Ĉina vicprezidanto vizitis Indonezion

(GMT+08:00) 2019-10-21 13:23:13     Redaktoro:Yu

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan iris al la indonezia ĉefurbo Ĝakarto por ĉeesto al la enoficiĝa ceremonio de prezidento Joko Widodo kaj oficiala vizito al la lando de la 18a ĝis la 21a de oktobro kiel speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, laŭ la invito la indonezia registaro. Dum la restado, Wang renkontiĝis kun prezidento Widodo, vicprezidento Muhammad Jusuf Kalla kaj nove elektita vicprezidento Ma' ruf Amin.

Dum la renkontiĝo kun Widodo, Wang unue transdiris al Widodo varman gratulon, sinceran saluton kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kaj la graveco de rilatoj inter la du landoj kiel grandaj evoluantaj landoj de Azio kaj la mondo superpaŝis la duflankan amplekson. La ĉina flanko aprezas klopodojn de Widodo por disvolvado de ĉina-indonezia ampleksa strategia partnereco kaj aktiva subteno al partopreno en la akordigo de la iniciato Zono kaj Vojo kun la indonezia disvolva strategio.

Widodo diris, ke li dankas prezidanton Xi por la ĉeesto de speciala sendito al la enoficiĝa ceremonio kaj esprimis varman gratulon pro la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke la nova indonezia registaro volas labori kun la ĉina flanko por plu firmigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, antaŭenigi la integriĝon de la ideo pri tutmonda oceana apogpunkto kun la iniciato Zono kaj Vojo kaj plifortigi duflankan kunlaboron pri regiona ekonomia koridoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin