Xiangshan-Forumo estas efika preskribo de Ĉinio por monda paco

(GMT+08:00) 2019-10-23 18:51:19     Redaktoro:Yu

La 9a Pekina Xiangshan-Forumo finiĝs marde en Pekino. Pli ol 1 300 homoj, inkluzive de 76 oficialaj delegacioj, ministroj pri defendo de 23 landoj, reprezentantoj kaj kleruloj de internaciaj organizoj, kaj observantoj de diversaj landoj ĉeestis la forumon. Ili faris profundajn interŝanĝojn kaj diskutojn pri rilatoj inter grandaj landoj, internacia ordo kaj regado de riskoj de sekureco en la azi-paficika regiono. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la forumo, kiu estis voĉlegita de ŝtata konsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe en la malferma ceremonio.

Wei diris en sia parolado, ke prezidanto Xi metis altajn esperojn sur la forumon kaj montris la direkton al ĉeestantoj por starigi konsenton pri paco kaj profundigi sekurecan kunlaboron. Ĉinio ĉiam sekvas la vojon de paca disvolvado, efektivigas defensivan nacidefendan politikon, rezolute protektas siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, kaj ankaŭ klopodas por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

La forumo establita en 2006 ĉiam sekvas la spiriton de egaleco, malfermo, inkluzvo kaj reciproka lernado kaj fariĝis la platformo de grava kaj altnivela dialogo pri sekureco kaj defendo en la azi-pacifika regiono. Kun la temo "Konservi Internacian Ordon kaj Antaŭenigi Pacon en Azi-Pacifiko", ĉi-jare la forumo tuŝis multajn temojn, inkluzive de rilatoj inter grandaj landoj, interesoj de malgrandaj kaj mezgrandaj landoj kaj internacia sekureco, mara sekureco, artefarita intelekto kaj estonta milito. la skalo kaj normo de la forumo estis levitaj.

Prezidanto Xi diris en la letero, ke Ĉinio persistas en la ideo antaŭenigi kunlaboron per dialogo, akceli pacon per kunlaboro kaj certigi disvolvadon per paco. Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj, sub nova vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj longedaŭra sekureco, por ellabori sekurecajn regulojn, altgradigi multflankajn sekurecajn mekanismojn kaj konstrui novan tipon de sekureca partnereco en la azi-pacifika regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin