Malfermiĝis 3-a Ĉina Internacia Komunika Forumo de "Mara Silkvojo de 21a Jarcento"

(GMT+08:00) 2019-10-23 12:35:58     Redaktoro:祃璟琳

Marde antaŭtagmeze en Zhuhai, Guangdong-provinco en suda Ĉinio, inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Internacia Komunika Forumo de "Mara Silkvojo de la 21a Jarcento", organizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj registaro de Guangdong. La ĉeftemo de la forumo estas "Konstruado de Grandgolfo Regiono Akcelas Kunligon de la Mara Silkvojo". Provincestro Ma Xingrui diris, ke Guangdong estas granda ekonomia provinco de Ĉinio kaj grava nodo de la Zono kaj Vojo. Guangdong plue profundigos reformon, grandigos malfermon, vastigos merkatojn laŭ la Zono kaj Vojo kaj klopodos por fariĝi du gravaj fenestroj.

Hu Bangsheng, membro de la redaktara grupo de Ĉina Komunikila Grupo, diris en la inaŭguro, ke Ĉina Komunikila Grupo subtenas konstruadon de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao kaj establos stabejon de Grandgolfa Regiono kaj ĝeneralan stacion de Guangdong en Kantono kaj grandgolfan centron en Shenzhen kaj volas fortigi kunlaboron kun alilandaj amaskomunikiloj por plibonigi internacian disvastigan medion, profundigi pragmatan kunlaboron kaj akceli kunligitan disvolvadon de mediatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin