La studentoj sur la nuboj        de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-10-23 09:56:16     Redaktoro:祃璟琳

La brita verkisto Jonathan Swift en sia VOJAĜOJ DE GULLIVER verkas pri la fluganta insulo de LAPUTA, kie sciencistoj pasis sian tempon klopodante ekstrakti kolorojn el ĉielarkoj aŭ interŝanĝante ŝafojn por testi parolan metodon sen nomoj. Miyazaki Hayao, japana animaciisto famega en Ĉinio, reprenis tiun satiron de ne-konkreta raciismo kaj en sia LAPUTA: KASTELO EN LA ĈIELO (1986) igis ĝin poezian pripenson pri la danĝeroj de teknologio uzata por despotismaj celoj kaj pri la serĉo de harmonio kun naturo pere de teknologio mem. La filmo finiĝas per la fluganta insulo kuntenata fare de la radikoj de enorma arbo, sub kiu la lasta ĝentila roboto portas florojn sur la tombojn en vastaj ĝardenoj. Por stranga destina turno la plej utopia parto de la Artkolegio de Kunming—aŭ niaj gestudentoj de Esperanto—nun translokiĝis por kelka tempo, se ne al fluganta insulo, al monto kuŝanta sur nuboj. Tio estas fakte la traduko el la ĉina de la fora loko, kie ili nun loĝas. Interese kaj prave en la studenta manĝejo, kiu estas fakte vintroĝardeno kun tabloj inter grandaj arboj kaj buntaj floroj, dum la tuta tago estas ludata la muzika temo de la filmo de Miyazaki.

La loko estas sendube plaĉa. En tiu ĉi sezono rustaj makuloj de diantoj bonodoras tra lekantoj. La klasĉambroj puras kaj vastas la kampoj por ludi korbopilkon. La vendejoj tiel malproksimas ĉe la enirejo de la kampuso aŭ en la suba vilaĝo, ke jam post unu semajno el la translokiĝo la plej dikaj gestudentoj sveltiĝis kaj ĉiuj iom bruniĝis pro la montara suno. Ĉiuj plendas pro la nokta malvarmo kaj verŝajne revenos el la vizito hejme pro la ĉina nacia libertempo kun kromaj lito-tukoj. Je pli ol 2,400 metroj super la mar-nivelo nia estas nun verŝajne la plej alta Esperanta kurso en universitato de la Ĉina Respubliko. Tamen el niaj 100 gestudentoj nur 24 jam trapasis "gaokao"-n (nome la ĉinan ŝtatan ekzamenon por universitata eniro) kaj do estas entute gestudentoj de la kolegio. La aliaj estas antaŭ-kolegiaj kaj fakte lernejanoj de supera mez-lernejo pli junaj je du jaroj ol la aliaj.

Laŭ profesoro Liu Baoguo, kiu estas la vic-prezidento de la ĉina sekcio de ILEI kaj instruas Esperanton en diversaj ĉinaj universitatoj ekde 1986, tio estas la plej malfacile komprenebla afero por eksterlandanoj, kiuj ne intime konas la ĉinan edukan sistemon. Fakte ĉiuj ĉinaj universitatoj enhavas ankaŭ antaŭ-kolegiajn gestudentojn. En Eŭropo estas iel simila afero pri konservatorioj, ĉar oni necesas lerni ludi instrumentojn en juna aĝo por akiri kaj gardi elastecon de mano. Tamen en Ĉinio la afero estas multe pli ĝenerala kaj tute regula en ĉiuj specoj de universitato kaj fakoj. El la vidpunkto de Esperanto-instruado en la Artkolegio ĉiuj niveloj spegule samas laŭ la baza programo kaj la ekzamenoj. La sola malsameco inter junaj kaj malpli junaj gestudentoj estas la fakto, ke la lastaj pli bone konas la ĉinan kaj la anglan. Do ili jam havas metalingvistikajn kapablojn pripensi sian lingvan uzadon mem kaj kun ili eblas pli profunde klarigi gramatikon. Samtempe en iliaj lecionoj estas ankaŭ pli da tempo libera por aliaj agadoj.

Kun la Aviada Departemento translokiĝis sur la nubojn ankaŭ la Eduka Departemento, kiu estas la alia fakultato kun multe da antaŭ-kolegiaj gestudentoj. Do en la ĉefa kampuso de la Artkolegio estas nova silento. Aŭdeblas la birdoj kaj la ondoj de la lago. Kompreneble por norda finnlandano aŭ alia homo el maldense loĝata lando temus ĉiam pri nekredebla amaso da homoj en relative malvasta spaco. Sed nun en kelkaj horoj de la tago eblas promeni por kelkaj metroj sed renkonti studenton kaj la malsameco tuj videblas. De tiu flanko oni povas kompreni la homojn, kiuj ne plu volas antaŭ-kolegiajn studentojn en la Artkolegio. Pli bonas, laŭ ili, koncentrigi ĉiujn rimedojn pri kvalita edukado al pli malmulte da homoj. Por fakoj, kiuj estas klare pli alt-kvalitaj kiel la Komunikila Departemento, tio estas tute bonsenca decido. Kolegiaj gestudentoj devas jam konkrete pripensi pri sia estonta laboro aŭ pri konkurado por plia studado. Familiaj premoj jam fortas en tiu direkto, kiel evidentiĝas ankaŭ el la tute raraj am-historioj. Ili do bedaŭrinde ne vere havas tempon esti sur la nuboj, kie ili lernus ne nur idealan lingvon, sed malsaman pensmanieron. Sed en la nova montara etoso, en la libera tempo donata fare de la manko de urbegaj distroj, niaj gestudentoj certe pli vigle kaj interese studadas nian lingvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin