UN komencos grandan kaj inkluzivan tutmondan konversacion pri monda estonteco por festi 75an datrevenon

(GMT+08:00) 2019-10-25 13:23:14     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, anoncis ĵaŭde, ke la venontjara memorfesto de la 75a datreveno de la UN estos karakterizata per "granda kaj inkluziva tutmonda konversacio pri la rolo de tutmonda kunlaboro en konstruado de la estonteco, kiun ni deziras."

Laŭ gazetara komunikaĵo, ekde januaro 2020, la UN okazigos dialogojn ĉirkaŭ la mondo kaj trans landlimoj, sektoroj kaj generacioj. La celo estas atingi la tutmondan publikon, aŭskulti iliajn esperojn kaj timojn kaj lerni iliajn spertojn.

Tiutage en mallonga videaĵo lanĉita de la UN, Guterres alvokis loĝantojn de ĉiuj landoj aliĝi al la dialogoj, dirante, "Ni bezonas viajn opiniojn, viajn strategiojn kaj viajn ideojn, por ke ni povu pli bone servi al la mondaj popoloj, al kiuj ni devas servi."

La UN lanĉos la tutmondan konversacion por akceli la komprenon de popoloj de diversaj landoj pri estontaj minacoj, konstrui vizion por la 100a datreveno de la fondiĝo de la UN, instigi homojn preni kolektivajn agojn kaj kune konstrui belan estontecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin