54 landoj apogas Ĉinion en la problemo de Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-10-30 19:03:31     Redaktoro:Xiong

La 29an de oktobro, kiam la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN pritraktis la problemon de homaj rajtoj, reprezentanto de Belorusio, en la nomo de 54 landoj, faris komunan paroladon. Pozitive li taksis la rezoltojn el la rimedoj prenitaj de Xinjiang batali kontraŭ terorismo kaj senigi ekstremismon, kaj rimarkigis, ke tiuj rimedoj efike garantias la fundamentajn homajn rajtojn de ĉiuj popoloj en Xinjiang. Ili aparte substrekis, ke ili oponas la politikigon de homaj rajtoj far iuj koncernataj landoj, kaj alvokas al tiuj landoj ĉesigi senbazan akuzon kontraŭ Ĉinio. Tiu ĉi esprimo estas forta respondo al iuj okcidentaj landoj, kiuj intencas sieĝi Ĉinion per la "karto de Xinjiang", kaj tio refoje pruvas, ke la rezultoj akiritaj de Xinjiang en batalo kontraŭ terorismo kaj en disvolvo de la socio estas vaste komprenataj kaj rekonataj de la internacia komunumo.

Belorusa konstanta reprezentanto al UN, Valentin Rybakov, prezentis la deklaron nome de 54 landoj dum diskuto pri homaj rajtoj en la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN, konata ankaŭ kiel la Socia, Humanitara kaj Kultura Komitato.

La deklaro rimarkigis la popol-orientitan disvolvan filozofion kaj rimarkindan disvolvan atingon de Ĉinio, kaj pozitive taksis la rezultojn de la rimedoj prenitaj de Xinjiang batali kontraŭ terorismo kaj senigi ekstremismon.

La deklaro publikigita en la kunveno diris, ke tiuj rimedoj efike protektis la bazajn homajn rajtojn de ĉiuj popoloj en Xinjiang. La deklaro esprimis oponon kontraŭ la politikigo de homaj rajtoj fare de koncernaj landoj kaj vokis ilin ĉesigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio.

Belorusio kaj aliaj landoj subtenas Ĉinion en la problemo de Xinjiang, ĉar ili komplete aprobas la rezultojn akiritajn de Xinjiang en la batalo kontraŭ terorismo kaj la disvolvo de ekonomio kaj socio. Jam pli frue faktoj pruvas, ke la rimedoj alprenitaj de la registaro de Xinjiang, prevente kontraŭbatali terorismon kaj senigi ekstremismon, maksimume garantias la rajton de 25 milionoj da Xinjiang-aj loĝantoj je vivekzisto, evoluo kaj aliaj. Antaŭ la feraj faktoj la atakoj kaj nigrigo de Ĉinio far iuj okcidentaj landoj estas entute vanaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin