Ĉefministro Li renkontiĝis kun sud-afrika vicprezidento

(GMT+08:00) 2019-10-30 14:43:52     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sud-afrika vicprezidento David Mabuza marde en Pekino, vokante al la du flankoj antaŭenpuŝi rilatojn inter si por nova disvolviĝo.

Li diris, ke Sud-Afriko estas grava afrika lando, kaj daŭra disvolviĝo de duflankaj rilatoj utilas al la ĉina-Afrika kunlaboro. Ĉinio volas labori kun Sud-Afriko por firmigi reciprokan politikan fidon, akceli praktikan kunlaboron kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por nova disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko ambaŭ estas evoluantaj landoj kaj havas vastajn komunajn interesojn. Ĉinio volas labori kun Sud-Afriko por striktigi komunikadon kaj kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, plifortigi kunlaboron en multflankaj mekanismoj kiel la UN kaj BRICS-landoj, kune protekti interesojn de evoluantaj landoj kaj konservi regionan kaj mondan pacon.

Mabuza, kiu estas en Ĉinio por oficiala vizito kaj kunprezidos la sepan plenan kunvenon de la Ĉina-Sudafrika Dulanda Komisiono kun sia ĉina paralelulo, esprimis siajn gratulojn pro la 70-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li dankis Ĉinion por ĝia longtempa subteno al la disvolviĝo de Sud-Afriko kaj afrikaj landoj kaj admiris la grandajn disvolvajn atingojn de Ĉinio. Li aldonis, ke lia lando volas lerni la disvolvan sperton de Ĉinio, profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝi la duflankajn rilatojn atingi novan nivelon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin