Raporto de UN: Fluo de eksterlanda rekta investo al Ĉinio kreskis je 4% en unua duono de 2019

(GMT+08:00) 2019-10-30 14:49:33     Redaktoro:Yu

Raporto publikigita de Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado montris, ke malgraŭ daŭra komerca streĉeco, fluo de eksterlanda rekta investo al Ĉinio kreskis je 4% en la unua duono de 2019.

Laŭ la plej nova raporto Monitorado de la Tendenco de Tutmonda Investo, la tutmonda fluo de eksterlanda rekta investo en la unua duono de ĉi tiu jaro atingis laŭtaksan sumon de 640 miliardoj da usonaj dolaroj, je 24% pli multe ol la "anomalie malalta nivelo" de 517 miliardoj da usonaj dolaroj en la sama periodo en 2018, kiam impostaj reformoj de Usono estigis la ondon de repatrujigo de eksterlandaj retenitaj enspezoj fare de usonaj translandaj kompanioj.

Tamen, Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolvado aldonis, ke la valoro de la tutmonda fluo de eksterlanda rekta investo en la unua duono de 2019 malkreskis kompare kun la dua duono de 2018, kaj restis sub la averaĝa nivelo de la pasintaj dek jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin