54 landoj subtenas kontraŭterorismajn rimedojn de Ĉinio en Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-10-30 15:01:28     Redaktoro:Yu

Marde en kunveno de la UN, 54 landoj kune esprimis sian subtenon al la kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj de Ĉinio en ĝia Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Belorusa konstanta reprezentanto al la UN Valentin Rybakov prezentis la deklaron nome de la 54 landoj dum diskuto pri homaj rajtoj en la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, konata ankaŭ kiel la Socia, Humanitara kaj Kultura Komitato.

La deklaro rimarkigis la popol-orientitan disvolvan filozofion kaj rimarkindan disvolvan atingon de Ĉinio, kaj pozitive taksis la rezultojn de kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj en Xinjiang.

Deklaro publikigita en la kunveno diris, ke tiuj rimedoj efike protektis la bazajn homajn rajtojn de popolo el ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang. La deklaro esprimis oponon kontraŭ la politikigo de homaj rajtoj fare de koncernaj landoj kaj vokis ilin ĉesigi senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin