Regmodelo de Ĉinio estas pli memfida kaj pli perfekta

(GMT+08:00) 2019-11-01 17:24:41     Redaktoro:Xiong

La 31an de oktobro la 4a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) finiĝis en Pekino. Ĝi daŭris kvar tagojn. La sesio ekzamenis kaj adoptis "Decido de la Centra Komitato de KPĈ pri Kelkaj Problemoj Rilate al Persisto en kaj Perfektigo de la Sistemo de Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj kaj al Antaŭenigo de la Ŝtato en Modernigo de Regosistemo kaj Regokapablo". La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping faris gravan paroladon.

La decido respondis al la grava demando pri la ŝtataj regsistemo kaj regkapablo: kion Ĉinio devas priinsisti kaj solidigi? kaj kion Ĉinio devas perfektigi kaj evoluigi? Kaj cetere, ĝi ankaŭ difinis la "horaron" kaj "vojmapon" de koncernaj taskoj. Ĝi signas, ke Ĉinio refoje faris gravan paŝon kadre de la ĉiuflanka profundigo de reformo.

La sesio rimarkigis, ke la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj estas scienca reĝimo formita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la ĉina popolo post longaj praktikado kaj esplorado. Ĉiuj laboroj kaj aktivecoj de ŝtatoregado estas farataj laŭ la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. La ŝtataj regosistemo kaj regokapablo de Ĉinio estas koncentra enkorpiĝo de la sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj de ties plenumkapablo. La sesio opiniis, ke la ŝtata sistemo kaj regosistemo de Ĉinio havas evidentajn avantaĝojn, ekzemple, en la garantio de politika stabileco, la popolo kiel mastro, kaj la koncentro de fortoj por faro de grandaj aferoj.

La evoluado de la monda historio pruvas, ke se iu lando blinde kopius la politikan sistemon de alia lando, tio estus absolute neebla. La sistemo de Ĉinio konformas al ĝiaj reala stato kaj disvolva nivelo kaj estas formita post la 70 jaroj de praktikoj kaj spertoj faritaj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la ĉina popolo. La sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj la ŝtata regsistemo ne nur alportis gigantan ŝanĝiĝon al Ĉinio, sed ankaŭ liveris trezorajn spertojn kaj saĝon al la internacia komunumo. "Regmodelo de Ĉinio" nepre kreos pli da evoluaj mirakloj kaj alportos al la mondo pli da "ŝancoj de Ĉinio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin