Xi Jinping adresis gratulmesaĝon por la 120-jariĝo de eltrovo kaj esploro de jiaguwen

(GMT+08:00) 2019-11-02 14:02:01     Redaktoro:Xiong

Lastatempe Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis gratulan mesaĝon por la 120-jariĝo de eltrovo kaj esploro de jiaguwen (subskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj). Kaj li esprimis varman gratulon kaj sinceran saluton al la fakuloj kaj esploristoj, kiuj longatempe strebas al heredigo de distingita tradicia kulturo de Ĉinio, i.a. de jiaguwen.

En la mesaĝo Xi rimarkigas, ke la grava eltrovo de subskriboj sur testudparapacoj kaj bestostoj el Yinxu en la dinastio Shang (ĉ. 1600 a.K. – ĉ. 1046 a.K.) havas epokfaran signifon por la ĉina civilizacio kaj eĉ por la evolua historio de la homara civilizacio. Jiaguwen estas la ĝisnune natura skribsistemo plej frue trovita en Ĉinio. Ĝi estas la fonto de la ĉina skribo kaj la origino de la ĉina tradicia kulturo. Ni devas duoble domaĝi jiaguwen kaj disvastigi ĝin herede kaj heredige.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin