La sanga okazaĵo en Essex: antaŭjuĝo ne povas kovri fakton

(GMT+08:00) 2019-11-02 18:10:24     Redaktoro:Xiong

Vespere de la unua de novembro la polico en Essex, Britio, deklaris, ke nun la polico konfirmas, ke la 39 kadavroj trovitaj en kontenero de kamiono en la 23a de oktobro ĉiuj estas de vjetnamoj. Tiam la enigmo de la ŝtataneco de tiuj viktimoj fine estas solvita.

Antaŭ dek tagoj la sanga okazaĵo ŝokis la mondon. Kiam la mondo sentis doloron pri la 39 animoj kiuj malaperis, iuj okcidentaj amaskomunikiloj senpacience asertis, sen iaj aŭtoritataj informoj, ke la viktimoj estas kontraŭleĝaj migrintoj, kiuj venis de Ĉinio. Estas entute nekompreneble, ke David Culver, ĵurnalisto de CNN, metis la demandon en la gazetara konferenco de la 25a de oktobro: "Ĉinio, dum la 70 jaroj de sia fondiĝo, akiris al si multe da meritoj kaj progresoj, kial ĉinoj fuĝas for per tia danĝera maniero?" Tiu "faksa demando" montras, ke sen riveliĝo de vero CNN jam pli frue surtabligis la respondon el la koro: Nur en Ĉinio gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio povas aperi tia tragiko.

Ni povas vidi, ke en sia raportado CNN kaj iuj aliaj okcidentaj amaskomunikiloj sekvas tian logikon: ĉia problemo de Ĉinio ne estas tia, kia ĝi estas, sed "origina peko" de Ĉinio. La startpunkto de tiu logiko estas ja ideologia antaŭjuĝo pri malsama reĝimo.

Respekti fakton kaj senigi antaŭjuĝon ja estas devo de amaskomunikilo, sed CNN kaj ĝiaj  similaj, kiuj buŝe laŭte krias sloganon "objektive kaj juste", faris alimaniere.

Ni konsilas al tiuj amaskomunikiloj: antaŭ ol riproĉi aliajn, unue vidu la veron en via mano; kaj ĉiam memoru: ne kovru viajn okulojn, nek disvolvu vian sensciadon en senbonecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin