Li Keqiang renkontiĝas kun kazaĥa ĉefministro Askar Mamin

(GMT+08:00) 2019-11-03 09:50:33     Redaktoro:Zhao

Sabate antaŭtagmeze laŭ loka tempo en Taŝkento ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kazaĥa paralelulo Askar Mamin, kiu ĉeestas la 18an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj (Ĉefministroj) de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Li Keqiang esprimis, ke Ĉinio kaj Kazaĥio tenas bonan tendencon en disvolvado de la rilatoj. La du landoj havas fortan kompletigecon kaj grandegan potencialon en disvolvado. Ni volas antaŭenigi duflankajn kunlaborojn en ĉiuj kampoj, realigi daŭripovan disvolvadon, larĝigi komercan skalon, profundigi kunlaborojn en la kampoj de energio kaj produktokapablo laŭ principoj de merkatigo kaj antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova etapo.

Askar Mamin diris, ke la kazaĥa-ĉinaj rilatoj rapide disvolviĝas kaj la duflanka komerca sumo senĉese altiĝas. Nenia problemo ekzistas inter la du landoj. Kazaĥio volonte plifortigos kunlaborojn kun Ĉinio en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigos duflankajn rilatojn por akiri pli da reciproke utilaj kaj kungajnaj fruktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin