Li Keqiang faras oficialan viziton al Tajlando

(GMT+08:00) 2019-11-03 10:32:05     Redaktoro:Zhao
Sabate vespere laŭ loka tempo ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis Bangkokon per speciala aviadilo por ĉeesti la 22an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la 22an kunvenon de gvidantoj de la Asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj la 14an Orient-Azian Pintkunvenon kaj fari oficialan viziton al Tajlando laŭ invito de taja ĉefministro Prayut Chan-o-cha.

Tajaj vicĉefministro Somkid Jatusripitak kaj aliaj altarangaj oficialuloj bonvenigis la ĉinan ĉefministron en la flughaveno.

Li Keqiang esprimis, ke fronte al la malsuprenira premo de la monda ekonomio kaj defio de pliiĝo de nestabilaj kaj necertaj faktoroj, neniu lando povas teni nur sin prospera. Nur kunlaboro estas la ĝusta elekto, kiu povas realigi reciprokutilan kungajnon. Ĉinio atendas, ke la seriaj kunvenoj pri orient-aziaj kunlaboroj fokusiĝos sur praktika kunlaborado, multflankeco kaj libera komercado kaj sur dialogo kaj interkonsiliĝo por konservi regionan pacon kaj stabilecon, subteni regionajn landojn disvolvi ekonomion kaj plibonigi popolan vivtenon, konstrui plialtnivelan regionan ekonomian integrecon kaj antaŭenigi orient-azian kunlaboron akiri pli grandan disvolviĝon.

Li montris, ke Ĉinio kaj Tajlando estas amikaj najbaroj kaj la dulandaj rilatoj tenas sanan kaj stabilan disvolvadon. Li esperis, ke lia ĉi-foja vizito pluapaŝe akcelos la amikecon inter la du landoj kaj antaŭenigos la du landojn akiri novajn fruktojn en la disvolvo de la plenampleksa strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin