Plimultaj japanaj entreprenoj partoprenos en ĈIIE

(GMT+08:00) 2019-11-03 12:55:51     Redaktoro:Zhao

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio inaŭguriĝos la 5-an de novembro en Ŝanhajo. Nun pli ol 3 mil entreprenoj el pli ol 150 landoj kaj regionoj faras preparadon por la eksponado, bonvenigante vizitantojn kaj aĉetistojn el diversaj lokoj. En sabato estro de la Ŝanhaja Agentejo de Japana Organizo pri Ekstera Komerco Oguri Michiaki akceptis specialan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke kiel unu el la organizantoj de japanaj entreprenoj partoprenontaj en ĉi-foja Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, Japana Organizo pri Ekstera Komerco varbis pli multajn japanajn mez- kaj mal-grandajn entreprenojn, la nombro de kiuj duobliĝis kompare kun tiu por la unua ĈIIE. Japanaj entreprenoj atendas fari pozitivan kontribuon por la ĉina ekonomia disvolvo kaj plibonigo de la popola vivo sur la platformo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Ĉirkaŭ 380 japanaj entreprenoj partoprenos en ĉi-foja Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kaj Japana Organizo pri Ekstera Komerco liveras servon al 158 mez- kaj mal-grandaj entreprenoj el ili. Oguri Michiaki konigis, ke duono el tiuj 158 entreprenoj partoprenis ankaŭ en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ili ĉefe estas medicinaj kaj nutraĵaj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin