Vasta partopreno en ĈIIE reflektas grandan altiron de ĉina merkato

(GMT+08:00) 2019-11-04 14:11:46     Redaktoro:Yu

La 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) malfermiĝos marde en Ŝanhajo. Pro la granda sukceso de la lastjara ekspozicio, ĉi-jare pli ol 3 000 entreprenoj el pli ol 150 landoj kaj regionoj partoprenos en la ekspozicio en pli granda skalo kaj kun pli bonaj servoj kaj pli riĉaj enhavoj. Fronte al la nuna monda ekonomia situacio sub pli granda malsuprenira premo, diversaj landoj havas pli grandan entuziasmon pri merkatado en Ĉinio.

La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la unua ŝtatnivela ekspozicio orientita al importado en la mondo kaj ankaŭ grava rimedo prenita de Ĉinio por malfermi merkaton al la mondo. La unua ekspozicio en la lasta jaro rikoltis riĉajn fruktojn per atingitaj intencaj transakcioj de 57,83 miliardoj da usonaj dolaroj. En la pasintaj jaroj, bonkvalitaj internaciaj produktoj eniris la ĉinan merkaton kaj havis grandan debiton. Fremdlandaj komercistoj eksciis, ke la granda potencialo de la ĉina merkato estas neimagebla, se oni provizas ĝin per bonkvalitaj servoj kaj produktoj, kaj la ĉina merkato malfermita ĉiam pli larĝe estas absolute nepreterlasebla oportuno por ili.

Ĉi-jare la ekspozicio havas pli grandan skalon laŭ la areo kaj la nombro de partoprenantoj, tamen ĝi ankoraŭ ne povas kontentigi la postulon de entreprenoj dezirantaj aliĝon al ĝi. La ekspozicio en pli granda skalo kaj kun pli bonaj servoj kaj pli riĉaj enhavoj refoje montras al la mondo firman decidon de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj disvolvado de libera komerco.

Ĉinio starigis platformon por tutmondaj komercistoj. Fronte al la kompleksa kaj severa situacio, la mondo pli multe bezonas firmigi la fidon pri malfermo kaj kunlaboro ol iam ajn antaŭe por kune trakti riskojn kaj defiojn. La 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio sendube trarompos la malhelan nubon de protektismo, akcelos internacian komercan kunlaboron, aldonos novan movforton por la monda ekonomia kresko kaj faros fortan voĉon por komuna konstruado de novigema, inkluziva kaj malferma monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin