Xi donis tri iniciatojn por komuna konstruado de monda ekonomio

(GMT+08:00) 2019-11-05 10:38:04     Redaktoro:Ĝoja

La 5-an de novembro en malfermo de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke diversaj landoj kune konstruu mondan ekonomion malferman, kreeman kaj kundividan.

Li diris, ke starante ĉe la nova historia starpunkto Ĉinio nur pli kaj pli grande malfermos sian pordon. Ĉinio persistos en la baza ŝtata politiko de malfermo, persistos en akcelado de reformado, disvolvado kaj renovigado pere de malfermo kaj kontinue altigos nivelon de malfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin