Ekspozicio helpas al evoluantaj landoj dividi dividedon de tutmondiĝo

(GMT+08:00) 2019-11-06 18:47:55     Redaktoro:Yu

Omaroj el Madagaskaro, organika mangfaruno el Filipinoj kaj sukerkano el sud-amerika lando Surinamo estas eksponataj en la eksponejo de manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Multaj evoluantaj landoj alportis al la ekspozicio specialaĵojn kaj produktojn plej konkurencivajn, montrante la fortan deziron eksplori la ĉinan merkaton.

Kiel platformo de Ĉinio por aĉetado el la tuta mondo, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio liveras gravan oportunon por grandigi kukon de la tutmonda merkato kaj faciligi al produktoj de evoluantaj landoj eniri la ĉinan merkaton. Ĝi donas ŝancon precipe al multaj evoluantaj landoj kun relative malforta ekonomia bazo por egala konkurenco kun evoluintaj landoj.

Same kiel la unua, la dua importa ekspozicio liveras al komercistoj el malplej evoluintaj landoj du senpagajn normajn standojn, kaj okazigas kelkajn kunvenojn speciale por iliaj produktoj, kaj tiel laŭeble liveras servojn kaj subtenojn al tiuj landoj.

Ĉinio havas la plej granda konsuman merkaton kun la mezenspeza grupo de 400 milionoj da homoj en la mondo. La importa ekspozicio okazis ĵus du fojojn, tamen la starigita reciprokprofita platformo helpis al produktoj de multaj evoluantaj landoj eniris la ĉinan merkaton. Ekzemple, mielo de sovaĝaj abeloj, kolektita de zambiaj kamparanoj, nun estas vendata en grandaj superbazaroj en Ĉinio. Surbaze de la lastjara sukceso, kompanioj de evoluantaj landoj ĉi-jare alportis pli da produktoj speciale por la ĉina merkato.

La partoprenantoj en la ekspozicio komercas pri varoj kaj servoj kaj interŝanĝas kulturojn kaj ideojn, kaj dum tio evoluantaj landoj ne nur rikoltas komercajn ŝancojn, sed ankaŭ sentas sincerecon de Ĉinio kiel fidela amiko kaj partnero. Pli malferma Ĉinio senĉese plu klopodos akceli inkluzivan kaj ĝenerale favoran disvolvadon de la mondo por profitigi pli da evoluantaj landoj kaj iliaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin