Francio estas unu el la grandaj okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina-francaj rilatoj delonge ludas aparte gvidan kaj ekzemplan rolon en rilatoj inter grandaj landoj. Tiu ĉi jaro markas la 55an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. La du ŝtatestroj jam kelkfoje renkontiĝis kaj desegnis planon pri disvolvado de la duflankaj rilatoj. Ĉi-foje Macron iris al Ŝanhajo por ĉeesti la malferman ceremonion de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kio reflektis grandan gravecon donitan de li al la rilatoj kun Ĉinio kaj lian deziron kapti la okazon de plua malfermo de Ĉinio.
Adaptiĝo al la mondo signifas, ke Ĉinio kaj Francio devas intensigi strategian komunikadon per tutmonda vido kaj preni sur sin pli da respondecoj kiel grandaj landoj. Adaptiĝo al la estonteco aludas, ke ili devas plu vastigi spacon de kunlaboro por alporti pli grandan oportunon unu al la alia, surbaze de la sukceso en la pasintaj jaroj. Adaptiĝo al la popolo estas, ke ili devas pliigi interpopolajn interŝanĝojn kaj nutri la bazon de popola amikeco.
Franca proverbo diras, ke sorto de homoj estas en iliaj propraj manoj. Ĉinoj kredas, ke feliĉo venas de luktado. Fronte al la ŝanĝiĝema kaj kompleksa internacia situacio, Ĉinio kaj Francio, kiuj kiel grandaj landoj surŝultrigas aparte gravan respondecon, devas intensigi kunlaboron, konvene trakti malkonsentojn kaj dediĉi fortojn de grandaj landoj por protekti multflankecon kaj konstrui ekvilibran, malferman kaj inkluzivan internacian ordon.