"Hongqiao-saĝeco" amasigas fortojn por malfermo kaj novigado

(GMT+08:00) 2019-11-07 18:27:09     Redaktoro:Yu

En la lastaj tagoj en Ŝanhajo, la Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo kiel grava parto de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio altiris pli ol 4 000 ĉinajn kaj fremdlandajn reprezentantojn. Ili esprimis siajn opiniojn kaj faris proponojn pri subteno al ekonomia tutmondiĝo kaj protekto de multflanka komerca reĝimo, ĥere kun komercaj traktadoj en eksponejoj.

Sub la nuna situacio kun leviĝanta protektismo kaj kontraŭfluo kontraŭ ekonomia tutmondiĝo, la monda ekonomio alfrontas grandan premon de malsupreniro, kaj multaj landoj laŭte alvokas subteni liberan komercon. La Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo kiel altnivela platformo por dialogo de politikaj, komercaj kaj akademiaj rondoj de la mondo fokusiĝis al komerca medio, artefarita intelekto, reformo de la Monda Organizo pri Komerco, elektronika komerco kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Pli ol 60 politikaj gravuloj de iuj landoj kaj regionoj, estroj de internaciaj organizoj, mondaj komercaj gvidantoj kaj famaj fakuloj estis invititaj fari prelegojn en la forumo.

Estas evidente, ke ĉi-jare diskutataj enhavoj estis pli riĉaj, kaj demandoj estis pli avangardaj kongrue kun la temo "reformo kaj malfermo, gvidado de novigo", kio plene reflektis la rezolutecon de Ĉinio pri subteno al ekonomia tutmondiĝo kaj multflanka komerca sistemo.

Faktoj pruvis, ke komuna gajno povas esti realigita nur per malfermo kaj kunlaboro. La importa ekspozicio estas bona ekzemplo. Kiel grava rimedo prenita de Ĉinio por pli larĝa malfermo, la unua importa ekspozicio atingis grandan sukceson kun intencaj transakcioj de 57,83 miliardoj da usonaj dolaroj. En la pasinta jaro granda kvanto da fremdlandaj produktoj eniris la ĉinan merkaton. Nur en la unuaj du tagoj de la dua ekspozicio, pluraj kontraktoj estis konkluditaj.

Ĉie, ĉu en eksponejoj de la dua importa ekspozicio aŭ en la Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo, estis aŭdeblaj alvokoj pri malfermo kaj novigado, kio amasigas grandajn fortojn por opono kontraŭ protektismo kaj subteno al ekonomia tutmondiĝo kaj helpos al la monda ekonomio sin revigligi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin