Filmo Grandioza Milita Parado 2019 premieris en Grekio

(GMT+08:00) 2019-11-09 13:50:39     Redaktoro:Yu

Vendrede matene en la Atena Universitato de Grekio estis prezentita la greka versio de la filmo Grandioza Milita Parado 2019. La filmo vekis grandan intereson de instruistoj kaj studentoj.

Grandioza Milita Parado 2019, produktita de Ĉina Komunikila Grupo laŭ rekta televida elsendo per altdifina signalo okaze de la 70-jara jubileo de la Ĉina Popola Respubliko, reale montras la eksterordinarajn atingojn de malferma kaj memfida Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj la spiriton de nacia unuiĝo. La filmo dublita en pli ol 40 lingvojn inkluzive de la greka estos prezentita en la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin