Subskribita artikolo de Xi publikiĝis en greka ĵurnalo

(GMT+08:00) 2019-11-10 14:37:18     Redaktoro:Yu

Subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping sub la titolo "Lasi Saĝecon de Antikvaj Civilizacioj Lumigi la Estontecon" estis publikigita dimanĉe en greka ĵurnalo Kathimerini antaŭ lia ŝtata vizito al la eŭropa lando.

Xi diris, "Estas mia granda plezuro fari ŝtatan viziton al la bela lando Grekio laŭ la invito de prezidento Prokopis Pavlopoulos. En 2014, mi faris halton sur la insulo Rodiso, kaj estis profunde impresita de la antikva kaj riĉa greka civilizacio kaj la laborema kaj talenta greka popolo. Kun granda respekto al civilizacioj kaj altaj atendoj pri brila estonteco, mi denove vizitos ĉi tiun belan landon, kaj mi tre ĝojas pri tio."

Xi diris ankaŭ, "Ĉi-jare ni festis la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Dum 70 jaroj, precipe de post la komenco de reformado kaj malfermo antaŭ pli ol kvar jardekoj, pli ol miliardo da ĉinoj diligente laboris kaj akiris eksterordinaran progreson. Per sia paca disvolviĝo, Ĉinio klopodas respondi la grandan demandon de nia epoko: Kiel devas aspekti la estonteco de nia mondo? La internacia situacio travivas profundan kaj kompleksan transformiĝon meze de kreskantaj necerteco kaj nestabileco. Ĉinio kaj Grekio, ĉiu kun forta sento pri historio kaj respondeco, povas utiligi niajn civilizaciojn pri saĝo kaj konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kun reciproka respekto, egaleco, justo kaj reciprokutila kunlaboro. Ni povas kune konstrui komunumon kun komuna estonteco por la tuta homo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin