Xi sendis gratulan leteron al Ĉina Forumo pri Internacia Leĝa Kunlaboro

(GMT+08:00) 2019-11-10 15:12:16     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al Ĉina Forumo pri Internacia Leĝa Kunlaboro. La forumo inaŭguriĝis dimanĉe en Kantono, ĉefurbo de la ĉian suda provinco Guangdong.

Xi diris en la letero, ke komuna konstruado de la Zono kaj Vojo bezonas la leĝan garantion, kaj ke Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por krei bonan leĝan medion, establi la tutmondajn ekonomiajn kaj komercajn regularojn, kiuj estas justaj, raciaj kaj travideblaj, kaj akceli la bonkvalitan disvolvadon de la Zono kaj Vojo por pli bone profitigi popolojn de diversaj landoj.

Xi diris ankaŭ en la letero, ke li esperas ke la partoprenantoj fortigos interŝanĝojn, pliigos konsenton kaj faciligos la disvolvadon kaj plibonigon de rilataj leĝaj sistemoj, por ke leĝa regado ludu pli bonan rolon en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

La forumo sponsorita de Ĉina Jura Socio altiris ĉirkaŭ 400 reprezentantojn el Ĉinio, ĉirkaŭ 40 aliaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo, kaj kvar internaciaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin