Xi postulas ĉiuflankan progreson en armea disvolviĝo sur baza nivelo

(GMT+08:00) 2019-11-11 12:12:04     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis klopodojn por akceli ĉiuflankan progreson en disvolvado de la armeo sur la baza nivelo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la postulon dum ĉeesto al kunveno de la Centra Milita Komisiono, kiu okazis en Pekino de la 8a ĝis la 10a de novembro.

Xi diris, ke plifortigo de armea konstruado sur la baza nivelo en la nova epoko estas la fundamento, kie kuŝas la radiko kaj forto por fortigo kaj revigligo de la armeo.

Vendredon posttagmeze Xi renkontiĝis kun la ĉeestantoj de la kunveno kaj fotiĝis kun ili.

Dum sia parolado en la kunveno, li postulis, ke la armeo devas lerni kaj efektivigi la spiriton de la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, kiu okazis en la fino de oktobro. Li diris, ke la baza nivelo estas la fundamento de la tuta laboro kaj batalkapablo de la armeo, kaj ke la partio ĉiam atribuas grandan gravecon al armea konstruado sur la baza nivelo, kaj la principo dependi de la armeo kaj fortigi la armeon sur la baza nivelo neniam devas esti neglektita spite al ia ajn ŝanĝiĝo de la situacio. Li alvokis klopodojn por forĝi la armeon sur la baza nivelo en forton, kiu kapablas batali por venko kaj sekvas la Partion, kaj certigi, ke la absoluta gvidado de la Partio super la armeo atingu la bazan nivelon kaj la tutan armean personaron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin