Xi Jinping renkontiĝis kun Narendra Modi

(GMT+08:00) 2019-11-14 14:51:41     Redaktoro:Shanshan
Merkrede en Braziljo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun hinda ĉefministro Narendra Modi.

Xi montris, ke antaŭ nelonge la dulandaj ŝtatgvidantoj sukcese renkontiĝis en Chennai, kaj faris profundan interŝanĝon pri internacia kaj regiona situacio kaj gravaj demandoj en la dulandaj rilatoj, kaj akiris pozitivan rezulton. Koncernaj departementoj de la du landoj nun rapide efektivigas la atingitan konmunan konsenton, kaj plivastigas efikon de la renkontiĝo en Chennai. En la lasta semajno Hindio ĉeestis al la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Xi emfazis, ke li volas teni striktan komunikadon kun Modi, kapti marŝan direkton de la dulandaj rilatoj, progresigi politikan interfidon, bone administri diverĝojn, plivastigi pragmatan kunlaboron, kaj konduki la dulandajn rilatojn al pli bona kaj pli stabila direkto.

Modi diris, ke la du renkontiĝoj respektive en Wuhan kaj Chennai profundigis amikecon de la dulandaj ŝtatgvidantoj. La atingita komuna konsento estis praktikigita. Hindio gratulas Ĉinion pro la plena sukceso de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kaj esperas senĉese plivastigi la duflankajn komercon kaj investon, profundigi kunlaboron pri energio kaj aliaj, klopodi kun Ĉinio por bone organizi serion da aktivadoj de la jaro de interpopolaj interŝanĝoj en la venonta jaro, celebrante la 70an datrevenon de establo de dulandaj diplomatiaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin