En ŝlosila momento "ĉinaj ideoj" helpas al BRICS-landaro esti pli kvalita

(GMT+08:00) 2019-11-15 18:45:07     Redaktoro:Xiong

La 14an de novembro la 11a pintkonferenco de gvidantoj el la BRICS-landoj, kiu daŭris du tagojn, finiĝis en la brazila ĉefurbo Braziljo. En la konferenco la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon kun la titolo "Manenmane klopodi por komponi novan ĉapitron". En ĝi li profunde analizis la evoluadon de la monda ekonomio kaj la tendencon de la internacia situacio, prezentis tri proponojn rilate al la devo de la kvin BRICS-landoj en la ŝlosila momento, kaj eligis pozitivan signalon firme defendi la plurflankismon kaj la komunajn interesojn de la nove leviĝantaj landoj kaj evoluantaj landoj.

Oni rimarkas, ke en tiu ĉi brazila pintkonferenco de la BRICS-landoj prezidanto Xi Jinping refoje emfazis, ke la BRICSA-landoj devus manifesti sian devon en la tri kampoj, kaj cetere, Xi prezentis serion da politikaj proponoj, kaj tio montras la akravidecon de la gvidanto de la granda lando pri la ĝenerala tendenco de la internacia situacio, kaj donas novan projekton kaj klaran direkton laŭ kiu la BRICS-kunlaboro marŝu profunden.

Kiel fondintomembro de la kunlabora mekanismo de la BRICS-landoj, Ĉinio ĉiam agadas por fari sian kontribuon por la BRICS-landaro. En la brazila pintkonferenco prezidanto Xi ankoraŭfoje sugestis, ke Ĉinio persistos en plivastigo de la malfermo al la ekstero, pliigo de komercaĵoj kaj servo al importo, sekvos la principon pri la kunaj konsiliĝo, konstruado kaj divido, kaj senŝanceliĝe iros la vojon de paco kaj disvolvo. Tio estas firma promeso farita de Ĉinio kaj ankaŭ reala agado senĉese plenumata. Kaj tio, sendube, alportas pli da kunlaboraj ŝancoj al la BRICS-landoj.

"Ĉinaj ideoj" lumigas la vojon kaj la direkton por la estonta kunlaboro de la BRICS-landoj, kaj oni kredas, ke en la dua "ora jardeko" la kunlaboro de la BRICS-landoj nepre havos pli altan etalonon de oro, kaj en tio tiuj landoj kaj eĉ la mondo estos favoritaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin