Wang diris, ke la brilaj rezultoj de la nova Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj venas el diligento kaj klopodoj de la popolo de moderna Ĉinio, kaj ankaŭ estas kuniĝo de saĝeco kaj energio de la ĉina kulturo. La ĉina civilizacio ĉiam estas la originalo kaj forto de vigleco de la ĉina nacio.
Wang reasertis, ke la parolo de ĉina prezidanto Xi Jinping en la lasta kongreso donis klaran direkton por daŭrigi spiriton de la konfuceanismo kaj ĉiuj spertaj kulturoj kaj puŝi reciprokan lernadon inter diversaj civilizacioj. Ĉe la nova starpunto oni devas asimili saĝecon el la ĉina tradicia kulturo, respekti ĉiujn civilizaciojn de la mondo kaj plue kontribui al progreso de la homara civilizacio.