Tri klaraj signaloj pri Honkongo ne devas esti misjuĝitaj

(GMT+08:00) 2019-11-16 16:13:15     Redaktoro:祃璟琳

La 14an de novembro en Braziljo, ĉina prezidanto Xi reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo, kiam li ĉeestis la 11an pintkunvenon de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. Tio estas la unuafoje en internacia publika sceno, ke ĉina plej alta gvidanto faris klaran esprimon pri esenco kaj damaĝo de la tumulto en Honkongo, esprimis firman sintenon de la centra registaro por subteni la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono fini perfortojn kaj kaoson kaj restarigi la ordon,  firman decidon de Ĉinio por protekti suverenecon, kaj donis klaran signalon al la internacia komunumo.

Li diris, ke kontinuaj gravaj krimoj de ekstrema perforto serioze tretis la leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj grave defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". Li aldonis, ke la centra registaro plu firme subtenos la leĝan regadon de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono sub la gvidado de Carrie Lam, leĝplenumon de la honkonga polico kaj la baton de la honkongaj justicaj institucioj kontraŭ perfortaj krimoj.

Nun la tumulto en Honkongo daŭras pli ol kvin monatojn kaj kaŭzis grandan ekonomian perdon kaj serioze minacis la popolan sekurecon. Perfortuloj krude obstaklis la trafikon, detruis publikajn instalaĵojn, atakis policanojn kaj civitanojn kaj lastatempe eĉ mortigis unu civitanon. Ĉiu ajn homo koleris pri tio. Tamen iuj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj ignoris la perfortajn krimojn, ŝminkis perfortaĵojn kaj intencis konfuzis la publikan opinion kaj malfunkciigis la socion de Honkongo por haltigi la disvolviĝon de Ĉinio. Prezidanto Xi diris, ke nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon. La parolado de Xi donis fortajn fidon kaj subtenon al la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por fini la perfortojn kaj kaoson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin