10a Ĉina-ASOAL Neoficiala Renkontiĝo de Nacidefendaj Ministroj okazis en Bangkoko

(GMT+08:00) 2019-11-17 19:56:28     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe antaŭtagmeze en Bangkoko okazis la 10a Ĉina-ASOAL Neoficiala Renkontiĝo de Nacidefendaj Ministroj. La renkontiĝo estis kune prezidita de Wei Fenghe, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri nacidefendo, kaj Prawit Wongsuwan, vicĉefministro de Tajlando, la deĵoranta prezidanto-lando de ASOAL.

Wei diris, ke en la pasinta jaro Ĉinio kaj ASOAL positive praktikis la atingitajn konmunajn konsentojn, stabile antaŭenpuŝis kunlaboron pri defendo kaj sekureco kaj akiris rimarkindajn fruktojn.

Wei diris ankaŭ, ke nun la disvolviĝo de Ĉinio jam iris en nova epoko, kaj evoluo de ASOAL marŝis en nova periodo. Ĉinio subtenos konstruadon de komunumo de ASOAL kiel antaŭe, kaj subtenos la centran rolon de ASOAL en regiona kunlaboro.

Gvidanto de ASOAL pri defendo alte taksis disvolviĝon de rilatoj inter ASOAL kaj Ĉinio, aplaŭdis senlacan penadon de Ĉinio por antaŭenpuŝi defendan kaj sekurecan kunlaboron de la dulandoj, subtenas pozitivajn iniciatojn prezentitajn de Ĉinio, volontas fortigi interŝanĝon kaj kunordigon kun Ĉinio por akceli pragmatan kunlaboron pri defendo kaj sekureco kaj kune garantii regionan pacon, disvolviĝon kaj prosperon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin