Deklaro de Braziljo eligis laŭtan kaj klaran voĉon de BRICS-landoj

(GMT+08:00) 2019-11-19 10:17:15     Redaktoro:Selena

Vizitantoj trinkas teon el Brazilo en la 2a importa ekspozicio en Ŝanhajo

En la 14a de novembro, fermiĝis la 11a pintkunveno de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. Gvidantoj de kvin landoj profunde interŝanĝis opiniojn ĉirkaŭ ĉeftemo "ekonomia kresko por noviga estonteco", atingis vastan konsenton kaj publikigis Deklaron de Braziljo por 11a pintkunveno de BRICS-landoj. Evandro Carvalho, respondeculo de instituto pri aferoj inter Brazilo kaj Ĉinio kadre de brazila fonduso FGV, diris akceptante intervjuon, ke la deklaro emfazas plifortigi kaj reformi multflankecon, kuraĝigi ekonomian kaj financan kunlaboron kaj antaŭenigi partnerecon de nova industria revolucio de BRICS-landoj, ĉio ĉi eligas laŭtan kaj klaran voĉon de BRICS-landoj.

En la deklaro, BRICS-landoj reasertis urĝecon plifortigi kaj reformi multflankecon. Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis en sia parolado titolita "Kune Klopodi por Nova Ĉapitro en BRICS-Kunlaboro", ke necesas rekomendi kaj efektivigi multflankecon kaj persisti en pordmalfermo. Evandro Carvalho opinias, ke la deklaro emfazas gravecon de plifortigo de multflankeco kaj la parolo de Xi estas klara signo de Ĉinio pri defendo de multflankeco.

La deklaro ankaŭ donis grandan gravecon al grava rolo de financa kunlaboro de BRICS-landoj, montrante, ke BRICS-landoj estas ĉefa motoro por tutmonda kresko en la pasintaj dek jaroj. Pri tio, Carvalho diris, ke ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj de BRICS-landoj devas esti plifortigitaj, kaj tio estas unu el defioj alfrontataj de BRICS-landoj.

La deklaro samtempe montris gravecon de pragmata kunlaboro de BRICS-landoj, emfazante, ke scienca novigo estas grava movforto por ekonomia kresko kaj ŝlosila faktoro por forĝi socion en la estonteco. Carvalho opinias, ke scienca novigo estos unu el ĉefaj kunlaboraj kampoj de BRICS-landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin