Proparolanto de ĉina registaro forte kondamnas adopton de leĝprojekto pri Honkongo fare de usona senato

(GMT+08:00) 2019-11-20 13:01:54     Redaktoro:Yu
  Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ĉina Ŝtata Konsilio merkate esprimis seriozan proteston kaj fortan kondamnon kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona senato.

La usona senato adoptis la akton marde laŭ loka tempo malgraŭ forta opono de la ĉina registaro.

Proparolanto Yang Guang diris, ke la ago krude enmiksiĝis en la aferojn de Honkongo kaj en la internajn aferojn de Ĉinio, serioze malobservis internaciajn leĝojn kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj publike apogis la opozicion kaj radikalajn perfortajn krimulojn en Honkongo, kio denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio. Yang diris, ke la kontinuaj perfortaj krimoj en Honkongo grave tretis la leĝan regadon kaj socian ordon, perturbis la prosperon kaj stabilecon de Honkongo, defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". Li aldonis, ke iuj el la perfortaj kondutoj estis barbaraj kaj teruraj.

Yang emfazis la neŝanceliĝan decidon de la ĉina registaro protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, efektivigi la politikon "unu lando, du sistemoj" kaj oponi intervenon de iu jan ekstera forto en la aferojn de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin