Kruda interveno en internajn aferojn de Ĉinio estos vana

(GMT+08:00) 2019-11-20 19:09:01     Redaktoro:Yu
La 19an de novembro, la usona senato aprobis la Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo. La akto neglektas faktojn kaj veron, aplikas duoblajn normojn kaj publike intervenas en honkongajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kondamnas kaj firme oponas la usonan konduton. Iuj usonaj politikistoj provas efektivigi long-brakan jurisdikcion. Ilia intenco certe estos vana.

Laŭ la Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo, Usono ĉiujare ekzamenos la aŭtonomecon de Honkongo por decidi, ĉu Usono plu donos specialan traktadon al Honkongo kiel sendependa dogana teritorio laŭ la Akto de Uson-Honkonga Politiko 1992, kio estas neimageble stranga. Honkongo apartenas al Ĉinio, kaj Usono ne rajtas abunde paroli pri honkongaj aferoj.

La usona ago krude enmiksiĝis en honkonajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio, serioze malobservis internaciajn leĝojn kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj publike apogis la opozicion kaj radikalajn perfortajn krimulojn en Honkongo, kio denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

Dum la lastaj kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La demando, kiun Honkong alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide.

Honkongaj aferoj apartneas al la internaj aferoj de Ĉinio kaj devas esti traktataj en la kadro de la konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Iu ajn ekstera forto ne devas interveni en honkongajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin