Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun usonaj delegitoj

(GMT+08:00) 2019-11-20 20:30:23     Redaktoro:Yu

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan merkrede renkontiĝis kun usonaj delegitoj, kiuj venis al Pekino por ĉeesti la 11an dialogon de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la ĉina-usonaj rilatoj antaŭeniris malgraŭ iuj obstakloj. Li diris, ke necesas pli larĝa historia perspektivo por profundigi komprenon pri la mondo kaj ankaŭ historioj kaj aktuala disvolviĝo de ambaŭ landoj, antaŭenigi sanan kaj racian disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj akceli pacon kaj stabilecon de la mondo. Li atendis, ke la dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono faros plu kontribuon tiucele.

La delegitoj, inkluzive de eksa usona ministro pri komerco Gary Locke, kiel reprezentanto de la Demokratia Partio, kaj eksa usona ministro pri loĝado kaj urba disvolviĝo Alphonso Jackson, kiel reprezentanto de la Respublikana Partio, diris, ke stabila disvolviĝo de la duflankaj rilatoj profitigas la du popoloj, kaj ili volas ludi pozitivan rolon por subteni aktivan komunikadon kaj sinceran dialogon kun la ĉina flanko, kaj trovi manierojn konvene trakti konfliktojn kaj malkonsentojn kaj akceli disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

La 11a dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono finiĝis marde. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 50 reprezentantoj de politikaj partioj, pensfabrikoj kaj entreprenoj de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin