Mirinda kaj Jim raportos pri 51a Malferma Tago de UEA

(GMT+08:00) 2019-11-20 15:02:30     Redaktoro:祃璟琳

La 30an de novembro en Roterdamo, la ĉefstabejo de UEA, okazos la 51a Malferma Tago de UEA. Dume okazos ankaŭ la diskoniga evento de la seria programero Mia Asocio, Mia Urbo. Niaj raportistoj Mirinda Ma kaj Jim Qiu faros ĉelokan raportadon pri la gravaj momentoj de UEA kaj faros intervjuojn al konataj esperantistoj. Ĉe nia retpaĝo kaj la fejsbuka ĉefpaĝo @criesperanto vi trovis plej varman raporton kaj plej freŝajn voĉojn pri la evento.

Tagordo de Malferma Tago

10:00 - 10:30: Akcepto.

10:30 - 10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.

11:00 - 11:45: Prelego; Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA, pri "Ĉu ni parolis science? Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en Esperanto".

12:00 - 12:45: Prelego; Heidi Goes, pri komenciĝanta Esperanto-movado en Angolo.

12:45 - 13:40: Tagmanĝa paŭzo.

13:40 - 14:00: Prelego; Klara Ertl, pri pedofilio.

14:00 - 14:45: prelego; Guillaume Armide, pri "Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi? Senperforta Komunikado (SPK)."

15:00 - 15:45: Prelego; Duncan Charters, la nova prezidanto de UEA, pri "Interkultura Kompetento kaj miskomprenoj inter diversaj grupoj inkluzive de Esperantistoj".

16:00 - 16:30: Prelego; Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO.

16:30 - 17:00: Dialoga momento kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO.

Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin