Ĉina plej alta politika konsilanto vizitis Laoson

(GMT+08:00) 2019-11-20 12:10:36     Redaktoro:邱杰明
La ĉina plej alta politika konsilanto Wang Yang oficiale vizitis Laoson de la 16a ĝis la 19a de novembro laŭ la invito de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Revolucia Partio kaj laosa prezidanto Bounnhang Vorachit.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, renkontiĝis kun laosa prezidanto Bounnhang Vorachit kaj transdonis al li salutojn kaj bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping. Wang diris, ke en aprilo de la kuranta jaro la du ŝtatestroj subskribis la agadplanon pri la konstruado de la ĉina-laosa komunumo kun komuna estonteco, liverante gravan gvidon por disvolvado de rilatoj inter la du landoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por fortigi strategian komunikadon pri gravaj demandoj de la duflankaj rilatoj, akceli integriĝon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj lasosa disvolva strategio kaj antaŭenpuŝi konstruadon de la ĉina-laosa ekonomia koridoro.

Bounnhang petis Wang transdoni liajn salutojn kaj bondezirojn al prezidanto Xi kaj esprimis gratulon pro la grava disvolva atingo de Ĉinio sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke Laoso kaj Ĉinio estas tre intimaj amikoj, kaj ke Laoso volas labori kun Ĉinio por efektivigi la agadplanon pri konstruado de la laosa-ĉina komunumo kun komuna estonteco, fortigi interŝanĝojn inter la du regantaj partioj de la du landoj sur diversaj niveloj, subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj zorgoj, kunordigi starpunkton pri ĉefaj internaciaj kaj regionaj demandoj kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por pli ampleksa kaj pli altkvalita disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin