Por kio usonaj politikistoj, agante kontraŭ la publiko, malordigas Honkongon?

(GMT+08:00) 2019-11-23 13:57:24     Redaktoro:Xiong

Arbo preferas kvieton, tamen la vento ne permesas tion. Ĝuste kiam la honkonga tumulto, pri kiu la Ĉielo koleras kaj la homoj plendas, iom post iom iras al kvietiĝo, iuj eksterlandaj personoj ne povas plu reteni sin. Iuj usonaj politikistoj, kiuj nur volas malordigi Honkongon, finfine deŝiris sian hontokaŝilon kaj senpacience elsaltis el kuliso. Jen ili elĵetis la tiel nomatan "Leĝprojekton de 2019 pri homaj rajtoj kaj demokratio en Honkongo", starante por la tumultigantoj de Honkongo kaj aĉe kriante.

Tiuj usonaj politikistoj estas tiel malpaciencaj kaj agas kontraŭ la publiko, kun la sola timo, ke Honkongo kvietiĝos. En ilia okulo, ju pli kaose en Honkongo, des pli bone. Iam la usona financa magnato George Soros diris, ke lia intereso, venki Ĉinion, estas pli granda, ol lia zorgo pri ŝtataj interesoj de Usono. El tio oni povas vidi la esencan celon de usonaj ŝtatistoj.

Ĝuste tiam, kiam en la 24a de novembro okazos la elekto de lokaj parlamentanoj en Honkongo, tiuj usonaj politikistoj haste elĵetis la leĝprojekton, ĉar ili komprenas, ke tiu ĉi elekto estas ege grava por la estonteco de Honkongo. Kompreneble, ili esperas, ke tiuj homoj, kiuj estas proksimaj al ili, povos esti puŝitaj sur la politikan scenejon de Honkongo.

Sed ili kalkulis erare. Honkongo estas la ĉina Hongkongo!

Jam pli frue la ĉina registaro klare diris al tiuj usonaj politikistoj, ke ilia intenco "doni ekstreman premon" al Ĉinio ne povos realiĝi. Kaj nun ilia volo, nur per forĵetinda papero subigi Ĉinion, estas nur ridiginda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin