Stabileco de ĉina ekonomio utilas al mondo

(GMT+08:00) 2019-11-26 17:49:35     Redaktoro:Selena

Lastatempe Kristalina Georgieva, prezidanto de Internacia Mona Fonduso, diris akceptante intervjuon, ke en la nuna mondo, la ekonomia kresko malrapidiĝas, kaj kresko de la ĉina ekonomio restas en racia interspaco. Kiel grava motoro por kreskado de la monda ekonomio, la ĉina ekonomio kaj ĝia stabila disvolviĝo estas tre grava por la mondo.

Tio estas la unua fojo por Georgieva viziti Ĉinion kiel prezidanto de la fonduso. Ŝi estas la unua prezidanto de la fonduso, kiu venas el emerĝanta merkato.

Dum la intervjuo, ŝi parolis unue pri la ĉina ekonomio. Ŝi montris, ke sub tia fono, ke anticipo pri la kresko de la monda ekonomio estas en plej malalta nivelo en la pasintaj dek jaroj, la ĉina ekonomio ankoraŭ estas en celata parto, kvankam ĝia kresko estas ne tiel rapida. Ŝi subtenis financajn kaj monajn rimedojn de la ĉina registaro por redukti imposton kaj koston kaj reguligi interezprocenton kaj laŭdis reformon de la proviza strukturo, opiniante, ke la reformo ne nur favoras al kresko de la ekonomio, sed ankaŭ utilas al altigo de konkurenckapablo.

Ŝi diris, ke la ĉina ekonomio ĉiam estas grava movforto por kresko de la monda ekonomio, kaj faris pli ol 30% da kontribuo al la monda ekonomia kresko, tial stabileco kaj sano de la ĉina ekonomio estas tre grava por la mondo. Ŝi aldonis, ke ili opinias, ke la ĉina ekonomio daŭre kreskos depende de transformiĝo de fabrikado al industrio akcelata de konsumo kaj servo.

Parolante pri defioj de la monda ekonomio kaj tutmondiĝo, Georgieva diris, ke malaltigo de produktiveco kaj demando de maljuniĝo en iuj landoj estas ĉefaj faktoroj, kiuj malhelpas ekonomian kreskon. Malstreĉa mona politiko de iuj ekonomioj akcelis ekonomion, tamen tro longedaŭra malalta interezprocento probable altigas risk-inklinon de investantoj kaj tiel pliigas vundeblecon de la financa sistemo. Ŝi menciis, ke Internacia Mona Fonduso donos grandan atenton al tio kaj liveros raciajn proponojn al membroŝtatoj.

De oktobro de la pasinta jaro, la mona fonduso kelkfoje malaltigis anticipon pri kresko de la monda ekonomio. Ĝi reduktis la anticipon ĝis 3%, kiu estas la plej malalta nivelo de 2008. La fonduso opinias, ke komerca necerteco, malprospero de fabrikado kaj risko de geopolitika medio estas ĉefaj faktoroj por malaltigo de la monda ekonomio. Georgieva diris, ke estas tre grave mildigi diverĝon per konstruema konsiliĝo.

Samtempe ŝi emfazis, ke sistemo de la internacia komerco devas esti reformata por pli bone reflekti veron de la ekonomio kaj havi pli da inkluziveco, tiel la komerco, kiu akcelas kreskon de la monda ekonomio, havas energion kaj movforton. Dum la procezo de tutmondiĝo, iuj estis forlasitaj pro internacia divido de laboroj, kiaj teknika reformo kaj tutmonda valorĉeno, tamen registaroj de diversaj landoj kaj la mona fonduso devas preni rimedojn por mildigi la influon de la tutmondiĝo al tiuj homoj. Neniu landoj kapablas sole trakti tiujn defiojn, kaj koncepto de tutmondiĝo estas tre grava.

Pri reformo de la mona fonduso, ŝi diris, ke la fonduso planas komenci la 16-fojan kontrolon de kontingento kun la espero, ke ĝi pli bone spegulas ŝanĝon de stato de la monda ekonomio. Ŝi akcentis, ke kiel la unua prezidanto de la fonduso el emerĝanta merkato, ŝi esperis, ke la mona fonduso liveros sufiĉe da parolrajto kaj reprezenteco al membroŝtatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin