Fremdaj investantoj daŭre optimismaj pri kapitalmerkato de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-11-27 18:39:01     Redaktoro:Yu

Marde, la 26an de novembro post la fermo de A-akcioj, validiĝis la evidenta grandigo de A-akcioj de MSCI, la plej granda indic-kompanio de la mondo, en tiu ĉi jaro. Krom MSCI, ankaŭ S&P Dow Jones jam inkluzivis la A-akciojn de Ĉinio en la tutmondan baznivelan indicon de emerĝantaj merkatoj, kaj ankaŭ la inkluziva faktoro de la A-akcioj en la kompanio FTSE Russell atingis 15%, kio reflektis rimarkindan rezulton de la pli larĝe malfermita kapitalmerkato de Ĉinio kaj pli fortan konfidon de tutmondaj investantoj pri la ĉina merkato.

Malantaŭ la tri ĉefaj internaciaj indic-kompanioj estas investantoj, kiuj administras ĉirkaŭ 40 duilionojn da usonaj dolaroj da financaj aktivoj. La inkluzivo de la A-akcioj kaj aplialtigo de ĝia inkluziva faktoro ebligas al fremdaj investantoj sekvantaj la tri ĉefajn indicojn rekte aĉeti la A-akciojn kaj kondukos pli da kapitalo al la A-akcioj. Iuj institucioj prognozis, ke la grandigo de la A-akcioj en la kompanio MSCI aldonos al la A-akcioj ĉirkaŭ 43 miliardojn da juanoj da kapitalo. Estas evidente, ke investantoj preferas la ĉinan kapitalmerkaton.

Fremdaj investantoj estas daŭre optimismaj pri la ĉina merkato ĉefe pro la takso de la A-akcioj kaj larĝanta malfermo de la ĉina financa merkato. Unuflanke, la takso de juanaj aktivoj ankoraŭ estas tro malalta, kun relative pli granda stabileco, kaj Ĉinio espereble fariĝos "malaltaĵo" de la tutmondaj kapitaloj. Aliflanke, Ĉinio daŭre larĝigas malfermon de sia financa merkato kaj malstraĉas financajn restriktojn. Laŭ donitaĵoj, ekde tiu ĉi jaro pli ol 240 miliardoj da juanoj da fremdaj investaĵoj enfluis en la ĉinan akcimerkaton, kio montrtis la konfidon de tutmondaj investantoj pri la ĉina kapitalmerkato.

Ekde la kuranta jaro, la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado, la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj institucioj kelkfoje malaltigis siajn anticipojn pri kresko de la tutmonda ekonomio en 2019 kaj 2020. Estas kredeble, ke pli malferma, stabila kaj internacia kapitalmerkato de Ĉinio liveros al tutmondaj investantoj pli da spaco kaj injektos energion kaj viglecon por disvolvado de la tutmonda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin