Usono devas forĵeti duoblajn normojn sub la flago de "homaj rajtoj" kaj "demokratio"

(GMT+08:00) 2019-12-01 14:42:11     Redaktoro:Li

La tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019, kiun adoptis la usona senato lastatempe, krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, publike apogas radikalajn perfortulojn kaj intencas malutili al alia lando per agitado al perfortaĵo. Iuj usonaj politikistoj delonge efektivigas hegemonion kaj politkon de forto, kio estas abomeninda por la internacia komunumo. Nun ili etendis la manon al Honkongo kaj donas verdan lumon al perfortuloj. La internacia komunumo forte kondamnis ilian konduton.

Sub la flago de "homaj rajtoj" kaj "demokratio" iuj usonaj politikistoj uzis duoblajn normojn, donante verdan lumon al perfortaj krimuloj, por atingi sian politikan celon.

Honkongo estas aprto de Ĉinio, sed ne kajto en la manoj de iuj usonanoj, kaj ĝi ne toleras intervenon de iu ajn ekstera forto. Ne ŝanĝiĝis la firma decido de la ĉina registaro pri protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj nek ŝanĝiĝis ĝia rezoluteco en efektivigo de la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj opono kontraŭ interveno de iu ajn ekstera forto en la aferojn de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin