La EU dimanĉe okazigis ceremonion por memorfesti la dekan datrevenon de la validiĝo de la Lisbona Traktato en la Domo de Eŭropa Historio en Bruselo. Partoprenis en ĝi la novaj gvidantoj, inkluzive de la nova prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, la nova prezidanto de la Eŭropa Parlamento David Sassoli kaj la prezidanto de Eŭropa Centra Banko Christine Lagarde.
Tiutage Michel kaj von der Leyen respektive komencis siajn enoficiĝojn, kaj sekve ili kaj aliaj novaj gvidantoj de la EU kune intervidiĝis kun raportistoj.