Okazos kunsido por memorfesti 20an datrevenon de plenumo de Baza Leĝo de MSAR

(GMT+08:00) 2019-12-02 15:33:06     Redaktoro:Xiao
Proparolanto de la ĝenerala oficejo de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso lasttempe anoncis, ke por celebri la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo, marde antaŭtagmeze okazos en la Granda Popola Halo en Pekino la kunsido por memorfesti 20an datrevenon de plenumo de la Baza Leĝo de la Makaa Speciala Administracia Regiono (MSAR) de la Ĉina Popola Respubliko. En la kunsido ĉeestos partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, respondeculoj de koncernaj departementoj de la centra komitato, ĉefaj oficialuloj de la Makaa Speciala Administracia Regiono, respondeculoj de la provinco Guangdong, membroj de la komitato pri la Baza Leĝo de la Makaa Speciala Administracia Regiono, kaj fakuloj kaj kleruloj pri la leĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin