Ĉinio publikigis Planon pri Integriĝa Disvolvado de Jangzi-Delto

(GMT+08:00) 2019-12-03 16:58:25     Redaktoro:Selena

Lastatempe Ĉinio publikigis la Planon pri Integriĝa Disvolvado de Jangzi-Delto, kiu montras, ke en 2025 la integriĝa disvolvado de la regiono akiros esencan progreson. Fakuloj opinias, ke antaŭenigo de integriĝa procezo de la regiono pliigos novigon kaj konkurenckapablon, kio havas tre gravan signifon por gvidi altkvalitan disvolvadon de Ĉinio.

La Jangzi-delto estas unu el regionoj de Ĉinio kun plej vigla ekonomio, plej granda malfermo kaj plej forta noviga kapablo, kaj ĝia ekonomia kvanto okupas ĉirkaŭ kvaronon de la tuta ekonomia kvanto de la lando. En tiu senco, la regiono okupas strategian pozicion en moderna konstruado kaj ampleksa malfermo en ĉiuj kampoj. Antaŭenigo de la integriĝa disvolvado, pliigo de novigkapablo kaj konkurenckapablo, altigo de regionaj ekonomia kombino kaj konekto kaj rapidigo de efikeco por kunordigi politikojn en la regiono havas gravan signifon por gvidi tutlandan altkvalitan disvolvadon kaj konstrui modernan ekonomian sistemon. Wu Xiaohua, vicestro de Ĉina Akademio pri Makroekonomia Esploro, opinias:

"La plano inkluzivas ne nur integriĝajn aranĝon, konstruadon, funkciigon kaj administradon en regiona disvolviĝo, industrio, ekologia kaj media protekto, regado, infrastruktura konstruado kaj publikaj servoj, sed ankaŭ tutecon en mekanismoj kaj sistemoj, kiaj reformo kaj pordmalfermo kaj merkataj reguloj. Plej ŝlosila estas integriĝo, sed ne samo, kio favoras al pliigo de konkurencivo de la Jangzi-delto."

La plano celas, ke ĝis 2025, la regiono akiros esencan progreson. Integriĝa disvolvado en transbordaj regionoj kaj urbo-vilaĝaj regionoj estos en alta nivelo, kaj tiu en scienca kaj noviga industrioj, infrastruktura konstruado, ekologia medio kaj publikaj servoj estos atingita. Tiam kvanto de urbanizado atingos 70%, kaj kvanto de kovro de la kvina-generacia reto estos ĝis proksimume 80%.

Gao Guoli, estro de Instituto pri Esploro de Tera Ekspluato kaj Regiona Ekonomio sub la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, opinias, ke la ĉina strategio pri regiona integriĝa disvolvado ligiĝos kun la iniciato Zono kaj Vojo por antaŭenpuŝi procezon de la reformo kaj pordmalfermo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin