Aŭstraliaj entreprenoj aktive aliĝis al la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2019-12-03 15:26:03     Redaktoro:Xiong
Aŭstraliaj entreprenoj aktive aliĝis al la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

Lunde okazis komerca forumo por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Sidnejo, urbo de Aŭstralio. La organizanto konigis, ke pro sukceso kaj riĉaj fruktoj de la antaŭaj du ekspozicioj, aŭstraliaj entreprenoj aktive aliĝis al la tria ĈIIE. Nun 35 entreprenoj jam anoncis sian partoprenon, kaj la kontraktita ekspona areo atingis tri mil kvadratajn metrojn.

En la komerca forumo por la tria ĈIIE, Sun Chenghai, vicdirektoro de la Buroo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, diris, ke entute 181 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj kaj pli ol 3 800 entreprenoj partoprenis en la dua ĈIIE. Inter ili, Aŭstralio okupis la okan lokon en la ĝenerala skalo de la tuta mondo. Tio montris altan atenton de Aŭstralio pri la ĉina merkato.

ĈIIE efike vastigas merkatajn kanalojn kaj briligas markojn de la partoprenantaj entreprenoj, tial aŭstraliaj entreprenoj aktive aliĝis al la tria ĈIIE.

Laŭ statistiko, en 2018 la sumo de la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Aŭstralio atingis 152,79 miliardojn da usonaj dolaroj, kiu kreskis je 12% kompare kun tiu en 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin