Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio kaj Mongolio faris telefonan konversacion

(GMT+08:00) 2019-12-03 11:08:42     Redaktoro:Li

Lunde ĉina ŝtatakonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun sia mongola paralelulo Tsogtbaatar Damdin pri duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70-an jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio. La du landoj sukcese aranĝis serion da celebradoj, ĉiuflankaj kunlaboroj prezentis novan kaj vivplenan atmosferon, kaj ĉina-mongola plenampleksa strategia partnereco konservis pozitivan disvolvan tendencon.

Tsogtbaatar diris, ke ĉi-jare la du landoj solene celebris la 70-jariĝon de la starigo de dulandaj diplomatiaj rilatoj, kio forte antaŭenpuŝis disvolvadon de dulandaj rilatoj. Altranguloj de la du landoj havis intimajn kontaktojn, kaj la duflanka komerca sumo kreis novan rekordon. Li diris ankaŭ, ke Mongolio ĉiam sekvas la politikon de "Unu Ĉinio", kaj volas antaŭenpuŝi dulandan plenampleksan strategian partnerecon al nova etapo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin