Xi renkontiĝis kun eksterlandaj partoprenantoj al internacia forumo Imperial Springs

(GMT+08:00) 2019-12-04 14:54:11     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun eksterlandaj delegitoj, kiuj estas en Ĉinio por ĉeesti la internacian forumon Imperial Springs en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi konigis la spertojn pri ŝtata regado de Ĉinio kaj sian konsideron pri internacia situacio. Xi montris, ke en la pasintaj 70 jaroj post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la lando akiris grandajn atingojn. La esenca bazo de ĝia plua kaj stabila disvolviĝo estas persisti en la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kiu estas aprobita kaj subtenita de la ĉina popolo. Ĉinio antaŭenmarŝos sur tiu elektita vojo kun firma kaj neskuebla kredo, persistos en la politiko de reformo kaj malfermo, kaj laŭplane efektivigos siajn du centjarajn celojn. Li esprimis sian plenan konfidon pri la estonteco de Ĉinio.

Xi montris, ke ĉiu klimato adaptas al si siajn loĝantojn. Ĉinio ĉiam proponas, ke ĉiu popolo rajtas elekti sian propran disvolvan vojon, kiu konformas al propraj kondiĉoj. Neniu lando aŭ nacio povus atingi sian disvolviĝon kaj prosperon per kopio de aliaj, nek ekzistas iu aparta vojo, kiu povus gvidi ĉiujn landojn kaj naciojn al prospero. Ĉinio volas pruvi per sia propra praktiko, ke fortiĝo de iu lando ne nepre kondukiĝas al hegemonio. Tio estas unue decidita de la 5000-jara kultura tradicio de Ĉinio. La ĉina popolo ne havas genojn de ekspansio kaj invado, kaj ĉiam tenas la idealon serĉi justan kaŭzon por la komuna sorto anstataŭ penson pri nulsuma ludo. Samtempe Ĉinio persistas en egaleco kaj reciproka profito en la internaciaj rilatoj, kaj volas kune kun ĉiuj landoj klopodi por konstruado de la komunumo por komuna estonteco de la homaro. Ĉinio volas kun ĉiuj landoj pliigi ampleksan, profundan kaj solidan interkompreniĝadon, sekve disvolvi reciprokprofitan kunlaboron kaj efektivigi komunan prosperon.

Xi asertis, ke nun la mondo spertas grandan ŝanĝiĝon neniam viditan en la pasintaj cent jaroj. Kaj ankaŭ okazis historia ŝanĝiĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo. Kiel lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj, Ĉinio bone entreprenas siajn proprajn aferojn, kio jam estas la plej granda kontribuo por la homaro. Samtempe Ĉinio volas aktive surŝultrigi internaciajn devojn kaj respondecojn. Nuntempe la tuttergloba regado vizaĝas al kompleksa situacio kaj la internacia ordo iras ĉe la ŝlosila kruciĝo. La esenco de la demando estas, kiun ni elektu. Ĉu ni elektu multflankecon aŭ unuflankeco? La nuna internacia ordo ne estas perfekta. Tamen ni ne rekomencu de nulo. Ni nur bezonas pluan reformon kaj bonigon surbaze de zorga konservado. Ĉiuj landoj devas ŝurŝultrigi proprajn devojn kaj respondecojn, disvolvi konstruivan dialogon, serĉi komunajn punktojn flanken lasante diferencojn, persisti en multflankeco, kaj ludi pozitivan rolon en konstruado de la komunumo de la komuna estonteco de la homaro.

Latvia eksprezidento Vaira Vike-Freiberga, tanzania eksprezidento Benjamin Mkapa, japana eksĉefministro Hatoyama Yukio kaj aliaj ĉeestantoj faris parolon. Ili varme gratulis la 70an datrevenon de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, admiris grandajn atingojn de la ĉina disvolviĝo, kaj kredis , ke Ĉinio restos prospera kiel influhava granda lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin