Ĉinio plu certigos stabilecon de dungado

(GMT+08:00) 2019-12-05 14:45:43     Redaktoro:Yu

Ĉinio plu subtenos flekseblan dungadon, bonigos la sistemon de fonduso pri sekureco de dungado de handikapuloj kaj uzos laŭleĝajn rimedojn por trakti prokrastitan laborpagon kaj plu certigi stabilan dungadon.

Ĉefministro Li Keqiang merkrede prezidis administran kunvenon. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la situacio de dungado en Ĉinio subtenis ĝeneralan stabilecon ĉi-jare, kaj la nombro de nove aldonitaj urbaj laborpostenoj jam atingis la jaran celon antaŭ la planita tempo. La kunveno urĝis pli da klopodoj por efektivigi la politikon pri prioritatigo de dungado kaj plibonigi rimedojn por akceli dungadon.

La deklaro diris, ke la lando devas malaltigi la postulojn de peticio pri garantiitaj pruntoj por entreprenado de malgrandaj kaj miniaturaj kompanioj, doni unufojan financan subtenon al migraj laboristoj, kiuj pretas reveni al sia hejmloko kaj starigi sian unuan negocon, kaj ankaŭ periode redukti pagon por asekuroj kontraŭ senlaboreco kaj labor-rilataj vundoj periode. Ĝi aldonis, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por organizi profesian trejnadon por registritaj senlaboruloj en la aĝo de malpli ol 20 jaroj, kiuj diplomiĝis el mezlernejoj aŭ superaj mezlernejoj, sed ne plu lernis, kaj samtempe garantii la bazajn bezonojn de senlaboruloj, kiuj vivas en malfacileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin