Wang Yi: Realigante propran disvolviĝon, Ĉinio faras grandegan kontribuon al la mondo

(GMT+08:00) 2019-12-06 14:57:46     Redaktoro:Shanshan
Ĵaŭde en Seulo, renkontiĝante kun diversrondaj amikaj erudiciuloj, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando finis la disvolvan procezon nur en kelkdek jaroj, por kiu evoluintaj landoj elspezis eĉ kelkcent jarojn. Ĉinio faras grandegan kontribuon al la tuta mondo.

Wang montris, ke en pluraj jaroj Ĉinio faris pli ol 30% da kontribuo por la tutmonda ekonomia kresko kaj fariĝis ĉefa movforto por kresko de la monda ekonomio. 850 milionoj da homoj en Ĉinio liberiĝis de malriĉeco. Tio estis pli ol 70% por la tutmonda malriĉec-elimino, kaj kreis grandan miraklon de la homaro. En la pasintaj 20 jaroj, kresko de vegetaĵaro en Ĉinio okupis 25% de la mondo, kaj Ĉinio estas grava forto por konstruado de monda ekologia medio. En 2018, la ellaso de karbona dioksido de Ĉinio reduktiĝis je 45,8% kompare kun la jaro 2005, kaj Ĉinio anticipe atingis sian promesitan celon al la internacia komunumo kaj faris gravan kontribuon por trakti klimatan ŝanĝiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin