Komitato de ĈPPKK kondamnas aprobon de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de usona Ĉambro

(GMT+08:00) 2019-12-06 13:46:15     Redaktoro:Yu

La Komitato de Etnaj kaj Religiaj Aferoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) ĵaŭde kondamnis la adopton de la leĝprojekto pri Xinjiang-rilataj demandoj fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Membroj de la komitato, politikaj konsilistoj el etnaj minoritataj grupoj kaj reprezentantoj de kvin ĉefaj religioj en Ĉinio faris paroladojn en simpozio, kiun organizis la komitato por kondamni la mensogojn kaj erarojn en la leĝprojekto kaj klarigi la faktojn kaj verojn.

La ĉeestantoj diris, ke la usona flanko kalumniis la klopodojn de Ĉinio en senradikaligo kaj batalo kontraŭ terorismo, kaj subtenis kaj instigis infiltran kaj renversan subfosadon, terorismajn agadojn, etnan separismon kaj religian ekstremismon. Tiaj agoj, kiuj serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj tretas la moralan bazlinion, estas elmontro de hegemoniismo. Ili akcentis, ke konservi la socian stabilecon kaj longedaŭran pacon kaj sekurecon estas aspiro de la popolo, kaj la senradikaligaj kaj kontraŭterorismaj klopodoj de Ĉinio celas elimini la "tumoron", kiu malhelpas homojn de ĉiuj etnoj en Xinjiang vivi pli bonan vivon , kaj helpos realigi harmonian kaj sanan disvolviĝon de Xinjiang.

La ĉeestantoj diris ankaŭ, ke nenia interveno en la internajn aferojn de Ĉinio estos tolerebla, kaj la vero neniel toleras kolumnion. Ili akcentis, ke neniu forto povas haltigi la paŝon de Xinjiang al unueco, harmonio, prospero kaj progreso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin