Teo kaj Leĝo de la Naturo (fotoj)

(GMT+08:00) 2019-12-10 16:58:14     Redaktoro:Ĝoja
La 24-an de oktobro en Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo,kiun organizis Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Bazo por Disvastigi Tean Kulturon per la Ĉina Lingvo kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi la Markon de Ĉina Tea Urbo sub la aŭspicio de Te-amanta Esperantista Organizo (TEO).

Aprile de 2019 organizantoj ekkolektis fotojn kaj videaĵojn. Post kolektado kaj taksado elektiĝis 200 verkoj el pli ol 30 landoj, kiuj konsistigas bankon de fotoj kaj videaĵoj. Okazos ekspozicioj ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Rusio, Bosnio-Hercegovino, Uzbekio, Vjetnamio, Pollando, Sud-Koreio, Brazilo, Barato, Japanio, Irano kaj aliaj landoj de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. La aktivado estas apogata ankaŭ de Fremdlingva Eldonejo, institutoj pri tea kulturo kaj multaj ĉinaj teaj fabrikoj. En ekspozicioj tra la mondo aperos ne nur fotoj kaj videaĵoj sed ankaŭ teo, te-trinkiloj kaj libroj. Oni povos vidi kaj aŭdi rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ tuŝi te-trinkilojn kaj gustumi ĉinan teon. Pere de Esperanto mondaj te-amantoj fariĝos amikoj kaj formiĝos tea rondo.

Jen verkoj el Giedrius Sapoka (Litovio)

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 22-a de februaro, 2016

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 22-a de februaro, 2016

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 21-a de marto, 2018

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 21-a de marto, 2018

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio


Fotoj estas liveritaj de la organizantoj.

Koran dankon.

Se vi volas aliĝi al la agado bonvole kontaktu Han Daqiang kaj Lisa.

"Ni liveros al vi fotojn kaj videaĵojn per interreto, ankaŭ verajn teon, te-trinkilojn kaj librojn per poŝto se vi aranĝos ekspozicion en sidejo de via asocio, muzeo, librovendejo, biblioteko, te-trinkejo, te-fabrikejo, lernejo, ktp.

Estas okazo reklami nian lingvon kaj nian movadon!

Ni atendas vian aliĝon. Ni kune faru la interesan kaj signifoplenan agadon!

Do AGU!!!"

Han Daqiang 13902025740@139.com  

Lin Lisha (Lisa) 65202258@qq.com  

Rilataj raportoj

Malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo

Nova ago por TEO, AMO kaj MONDO, partoprenu!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin