"Defendanto de homaj rajtoj" ankoraŭfoje perdis sian vizaĝon

(GMT+08:00) 2019-12-10 20:54:45     Redaktoro:Xiong

Hodiaŭ (la 10an de decembro) estas la Monda Tago por Homaj Rajtoj. Lastatempe UN publikigis aŭtoritatan raporton, kaj tio ankoraŭfoje igas al Usono, kiu delonge pretendas esti "defendanto de homaj rajtoj", perdi sian vizaĝon. La raporto malkovras, ke en Usono ekzistas serioza atenco kontraŭ homaj rajtoj, ke granda nombro da enmigrintaj infanoj estas kontraŭleĝe retenita. Tio estas la plej freŝa kazo el la stato de Usono pri homaj rajtoj, kiuj konstante malboniĝas, kaj ankaŭ elmontras la hipokritecon kaj absurdecon de iuj usonaj politikistoj, kiuj, svingante la flagon de "homaj rajtoj", senbride intervenas en internajn aferojn de aliaj landoj.

Aprile de la pasinta jaro la usona registaro elmetis "nul-toleran" politikon pri migrado. Konforme al tiu ĉi politiko leĝplenumantoj malliberigis kontraŭleĝajn plenaĝajn enmigrintojn, trude disigis familimembrojn unu de alia(j), kaj eĉ infanojn de la gepatroj, kio kreis al multaj familioj tragikon. Laŭ koncerna raporto antaŭ nelonge publikigita de UN-organizaĵo, en Usono estas retenitaj pli ol cent mil kontraŭleĝe enmigrintaj infanoj.

Tiu kruda faro de Usono vekis ĝeneralan kondamniadon de la internaciaj publikopinioj. Julie de ĉi jaro Michelle Bachelet, alta komisiito de UN pri homaj rajtoj, deklaris, ke la retenado de migrintaj infanoj fare de Usono eble malobservis la koncernan internacian juron. Kaj Anne Longfield, la komisiito de infanaj aferoj en Britio, rimarkigis, ke disigi infanojn for de la gepatroj estas "kruele kaj dolorige, kaj tio rezultigas longatempan vundon de sento" por infanoj.

En tiu internacia tago por homaj rajtoj, ni konsilas, ke iuj usonaj politikistoj bone rigardu sin mem en spegulo, antaŭ ĉio traktu sian landan registriĝon de homaj rajtoj, kaj ne misfamigu aliajn landojn per imago kaj mensogo. Nia mondo ne bezonas tian "defendanton de homaj rajtoj", ĉar li ĉiam dronus en "ludo de homaj rajtoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin